Uzantaj iloj

Retejaj iloj


vagi_for

Vagi for!

TekstoBjörk, Sjón
MuzikoBjörk
E-tekstoRamón MORALES
KantasBjörk

Noto: Tio ĉi estas kantebla versio de la kanto “Wanderlust”, de la islanda kantistino Björk. La kanto aperas angle en la albumo “Volta” (2007). Tie ĉi legiĝas unue kantebla versio kaj poste laŭvorta traduko de la kanto.

Vagi For!

Havenon forlasas mi
Adiaŭas ĉi urbon mi
Ties loĝantoj tre prikonscias Dion
Kaj mi ne povas digesti tion.
Devenon mian perdis mi
Kaj mi ne volas retrovi ĝin
Anstataŭ esti en leĝoj de l´ natur´
De l´ ocean´ esti kaptita

Refreno:

Vagi for!
Intense kaj arde vagi for!
Sentavoligo
Ĝis atingo de l´ kerno
Ĉu imagis tion mi ĝuste tiel
Aŭ ĉu ĝi trafis mian derizon
Aŭ ĉu volas mi pli

For ĉi komfort´
Ĝi sufokas animon mian
Ĉi intensa malkvietec´
Liberigas min
Kaj sentigas min hejme
Kiam la nekonaĵ´ ĉirkaŭas min
Mi sentas ĝian envolvon
Ĉe mia flosanta dom´

Refreno:

Vagi for!
Intense kaj arde vagi for!
Sentavoligo
Ĝis atingo de l´ kerno
Ĉu imagis tion mi ĝuste tiel
Aŭ ĉu ĝi trafis mian derizon
Aŭ ĉu volas mi pli

Refreno:

Vagi for!
De insul´ al insulo
Vagi for!
Je nur unu movo
Mirindaĵ´
Mi ĝuas ĝin kun vi
Vagi for!

Vagi for! Vagi for!

Ĉu vi identigas ŝablonon?
Intensa malkvietec´
Malkvieta intens´

Ĉu vi?

Vagadavido!

(laŭvorta traduko)

Mi estas forlasanta tiun havenon
Dirante adiaŭon al la urbo
Ties loĝantoj ŝajnas tre konsciaj pri Dio
Mi ne povas digesti iliajn jesojn kaj neojn
Mi perdis mian devenon
Kaj mi ne volas trovi ĝin denove
Anstataŭe mi volas ŝipiri en la leĝojn de la naturo
Kaj esti prenita de la ungegoj de la oceano

Refreno:

Vagadavido!
Intense arda vagadavido!
Eltiru ĝi la ŝelojn
Ĝis vi trafas la kernon
Ĉu mi imagis, ke tio estus tiel
Ĉu ĝi estis io tiel, kiel
Tio ĉi de mi dezirata
Aŭ ĉu mi volas pli

Avido pri komforto
Sufokas la animon
Tiu intensa malkvieteco
Liberigas min
Mi sentas ĉehejme tiam,
Kiam la nekonaĵo ĉirkaŭas min
Mi ricevas ĝian envolvon
Enŝipiĝita en mia flosanta domo

Refreno:

Vagadavido!
Intense arda vagadavido!
Eltiru ĝi la ŝelojn
Ĝis vi trafas la kernon
Ĉu mi imagis, ke tio estus tiel
Ĉu ĝi estis io tiel, kiel
Tio ĉi de mi dezirata
Aŭ ĉu mi volas pli

Refreno:

Vagadavido!
De insulo al insulo
Vagadavido!
Unuiĝinta en movo
Mirinde
Mi ĝuas ĝin kun vi
Vagadavido!

Ĉu vi povas identigi ŝablonon?
Intense malkvieta
Malkviete intense

Ligiloj

vagi_for.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)