Ho, mia kor’

Teksto

Ho, mia kor’, nun estas malfacile
ja teni min; ne venas mia Flor’!
Atendas mi, atendas maltrankvile,
Promesis ŝi, sed ve! ho, mia kor’!
Kaj pasas rememor’ post rememor’…

Ho, mia kor’, ŝi venos ja simile
al eta birdo kaj en bonhumor’
kaj tiam mi ekspiros pli facile,
ekspiros mi facile sen angor’
pro la ĉeesto de nia kara Flor’!

Ho, mia kor’, atendas mi ne vane:
ŝi nepre venos post ioma hor’!
Feliĉa mi, ŝi milde tenos mane
kaj varme kisos ŝin, ho, mir kor’ —
por mi ja pli valora ol la or’!

Ho, mia kor’, jen venas ŝi gracie
laŭ eta voj’ kaj mi alpaŝsas por
renkonti ŝin kaj kisi ŝin pasie
tenante ŝin tenere ĉe la kor’ —
por mi ja plej belega Flor’!

Ho, mia kor’, nun batas vi trankvile,
ĉar estas ŝi kaj mi en bonhumor’,
ĉar sidas ni sur sama benk’ babile,
ĉar kune estas ni, ho, mia kor’… Kaj pasas hor’, kaj pasas hor’ post hor’…

QR-Kodo
QR-Kodo Ho, mia kor’ (generita por kuranta pagxo)
Amikaro

http://www.ikso.net