Uzantaj iloj

Retejaj iloj


ho_vojeto

Enhavtabelo

Ho, vojeto

TekstoGabino Coria PENALOZA
MuzikoJuan de Dios FILIBERTO
E-tekstoHoracio Nuñez REGUEIRO

Teksto

Ho, vojet', forviŝita de l’ tempo!
Vi kune nin vidis paŝadi sur vi.
Lastan fojon alvenas mi nun
vin rakonti pri mia pasi'.
Ho, vojet', tiutempe vi estis
flankita de junkoj kaj de trifoli'.
Baldaŭ ombro de vi restos nur,
nura ombro, samkiel de mi.

Refreno:

Post ŝia forir';
ho, kia dolor'!
Mi, vojet' amika,
ankaŭ iros for.
Post tia forir',
ne revenis ŝi.
Laŭ la vojo ŝia,
vojet', iros mi.

Ho, vojet', kiun ĉiuvespere
mi ĝoje trairis kantante kun am';
se revenus, al ŝi kaŝu nun
ke per larmoj mi vin lavis jam.
Ho, vojet', surkovrita de kardoj,
la temp' vin forviŝis kaj ĵetis al vent'.
Viaflanken mi falus sen fort',
kaj mortigu nin ambaŭ la temp'…

Refreno

Teksto 2

Origina teksto:

Caminito

Caminito que el tiempo ha borrado,
que juntos un día nos viste pasar,
he venido por última vez,
he venido a contarte mi mal.

Caminito que entonces estabas
bordado de trébol y juncos en flor,
una sombra ya pronto serás,
una sombra lo mismo que yo.

Desde que se fue
triste vivo yo,
caminito amigo,
yo también me voy.

Desde que se fue
nunca más volvió.
Seguiré sus pasos…
Caminito, adiós.

Caminito que todas las tardes
feliz recorría cantando mi amor,
no le digas, si vuelve a pasar,
que mi llanto tu suelo regó.

Caminito cubierto de cardos,
la mano del tiempo tu huella borró…
Yo a tu lado quisiera caer
y que el tiempo nos mate a los dos.

ho_vojeto.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)