La iamo longe for

TekstoRobert Burns
E-tekstoReto ROSSETTI
Auld Lang Syne, tradicia skota kanto tekste prilaborita de la poeto Robert Burns. En Usono kaj en aliaj landoj ĝi estas la tradicia himno de la Novjariĝo.

La kanto aludas la disigitecon de skotoj, estintaj infanaĝe (ge?)kamaradoj, pro la migroj kaj ekziloj post la fiaska provreĝiĝo de Karolo Stuarto (“Bela Princ' Karĉjo” = Bonnie Prince Charlie) en 1745. (El la La Lilandejo)

La kanto ankaŭ dismonde famiĝis pro la legendo, laŭ kiu la orkestro de la ŝipo Titanic ludis la melodion de tiu ĉi kanto dum la droniĝo.

Vd. ankaŭ tradukon de A. Motteau: Pasintaj tagoj.

Teksto

Iamo longe for

La prakonatojn ĉu ni lasu
Velki en memor'?
Ĉu ni ne pensu kare pri
La iamo longe for?

Refreno:

Iamo longe for, karul' (karulin'),
Iamo longe for!
Ni trinku en konkordo pro
La iamo longe for!

La kruĉojn do ni levu kaj
Salutu el la kor',
Kaj trinku en konkordo pro
La iamo longe for!

Refreno

Montete iam kuris ni
Kaj ĉerpis el la flor'
Sed penan vojon spuris ni
Post iamo longe for.

Refreno

Geknabe ni en fluo vadis
Ĝis vespera hor'
Sed maroj muĝis inter ni
Post iamo longe for.

Refreno

Do jen la mano, kamarad'!
Ni premu kun fervor',
Kaj trinku ni profunde pro
La iamo longe for!

Poŝtelefone

  • Ericsson: CFpfFAGpfGAFFA+C+Dpppp+D+CpaAFGpfGagFDDCFpppp +D+CpaAFGpfG+D+CAA+C+Dpppp+D+CpaAFGpfGagFDDCFpppp

* Nokia: 8c2 8.f2 16f2 8f2 8a2 8.g2 16f2 8g2 8a2 8f2 8f2 8a2 8c3 4d3 8- 8d3 8.c3 16a2 8a2 8f2 8.g2 16f2 8g2 16a2 16g2 8f2 8d2 8d2 8c2 4f2 8- 8d3 8.c3 16a2 8a2 8f2 8.g2 16f2 8g2 8d3 8c3 8a2 8a2 8c3 4d3 8- 8d3 8.c3 16a2 8a2 8f2 8.g2 16f2 8g2 16a2 16g2 8f2 8d2 8d2 8c2 4f2 8-

  • Siemens: C3(1/8) F3(1/8.) F3(1/16) F3(1/8) A3(1/8) G3(1/8.) F3(1/16) G3(1/8) A3(1/8) F3(1/8) F3(1/8) A3(1/8) C4(1/8) D4(1/4) P(1/8) D4(1/8) C4(1/8.) A3(1/16) A3(1/8) F3(1/8) G3(1/8.) F3(1/16) G3(1/8) A3(1/16) G3(1/16) F3(1/8) D3(1/8) D3(1/8) C3(1/8) F3(1/4) P(1/8) D4(1/8) C4(1/8.) A3(1/16) A3(1/8) F3(1/8) G3(1/8.) F3(1/16) G3(1/8) D4(1/8) C4(1/8) A3(1/8) A3(1/8) C4(1/8) D4(1/4) P(1/8) D4(1/8) C4(1/8.) A3(1/16) A3(1/8) F3(1/8) G3(1/8.) F3(1/16) G3(1/8) A3(1/16) G3(1/16) F3(1/8) D3(1/8) D3(1/8) C3(1/8) F3(1/4) P(1/8)

* Panasonic: 111 444 0* 444* > 444 666 555 0* 444* 555 666 444 > 444 666 1 2 0* > 0* > 0* > 0* 2 1 0* 666* > 666 444 555 0* 444* 555 666* 555* 444 222 > 222 111 444 0* > 0* > 0* > 0* 2 1 0* 666* > 666 444 555 0* 444* 555 2 1 666 > 666 1 2 0* > 0* > 0* > 0* 2 1 0* 666* > 666 444 555 0* 444* 555 666* 555* 444 222 > 222 111 444 0* > 0* > 0* > 0*

Eksteraj ligoj

QR-Kodo
QR-Kodo La iamo longe for (generita por kuranta pagxo)
Amikaro

http://www.ikso.net