Uzantaj iloj

Retejaj iloj


pasintaj_tagoj

Pasintaj tagoj

TekstoRobert Burns
E-tekstoAchille Motteau
Origina titoloAuld Lang Syne
MIDIpasintaj_tagoj.mid
“Auld Lang Syne”, tradicia skota kanto tekste prilaborita de la poeto Robert Burns. En Usono kaj en aliaj landoj ĝi estas la tradicia himno de la Novjariĝo.

La kanto aludas la disigitecon de skotoj, estintaj infanaĝe (ge?)kamaradoj, pro la migroj kaj ekziloj post la fiaska provreĝiĝo de Karolo Stuarto (“Bela Princ' Karĉjo” = Bonnie Prince Charlie) en 1745. (El la La Lilandejo)

Vd. ankaŭ tradukon de Reto Rossetti La iamo longe for.

Teksto

Malnovajn gekonatojn iam
ĉu forgesu ni?
Ĉu tagojn la pasintajn ĉiam
ne memoru ni?

Refreno:

Pasintajn tagojn la malnovajn
ĉu forgesu ni?
Ni kune trinku tason ravan
al fratharmoni'!

Feliĉan tempon la malnovan
ne forgesu ni!
Ni kune trinku tason ravan
al fratharmoni'!

Refreno

Ĉe l' karaj lekantetaj valoj
ĝoje kuris ni;
de tiam multaj lacaj horoj
glitis preter ni.

Refreno

Infanoj en riverondaro
kune vadis ni;
disigis nin la vasta maro,
ne forgesu ni.

Refreno

La manojn do ni interprenos,
ronde kantu ni:
Pasintaj tagoj ne revenos,
sed memoros ni!

Eksteraj ligoj

pasintaj_tagoj.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)