Uzantaj iloj

Retejaj iloj


interreton

Interreton

MuzikoAndrew Loog Oldham
Esperanta tekstoRogier HUURMAN
Esperanta plenumoLa VIPoj
Tipoadapto
Originala plenumoThe Rolling Stones
Originala tekstoMick Jagger, Keith Richards

Por la konkurso Mondovizio, fine de la IJK 2020, la VIPoj verkis kaj registris tiun ĉi kanton tra la interreto. La kanto temas pri la frustriĝoj de interretaj kunsidoj.

Teksto

Mi ne kaptas interreton
Mi ne kaptas interreton

Provas mi, tie ĉi, ĉu vifi’, kie ĝi?
Mi ne kaptas! Mi ne kaptas!

Mi moviĝas tra la dom’
La signalo unu streko nur
En la mano telefon’
Klarigante malfruiĝon
por teama renkontiĝo
Mi ne trovas, ho ho ho, ne ne ne
Nenie, ve

Mi ne trovas la ligilon
Mi ne trovas la ligilon
Serĉas mi, tie ĉi, la ligil’, kie ĝi?
Mi ne trovas! Mi ne trovas!

Nu, ĝi estis inter spam’
Mi instalu la programon jam
Jen nun estas sekva dram’
Mi ja testis mikrofonon
Sed mi ne aŭdas la duonon

Ni ne aŭdas, ho ho ho, ne ne ne
Sen sono, ve

Ni ne aŭdas vian voĉon
Ni ne aŭdas vian voĉon
Mutas vi, tie ĉi, via kri’, nur por vi
Ni ne aŭdas! Ni ne aŭdas!

Malfacilas komunikad’
Mi aŭskultas, legas, skribas ja
Sed apenaŭ rezultat’
Nur sukcesas konsenti pri la dat’
de sekva reta babilad’

Jam finiĝas, ho ho ho, ne ne ne
la tempo, ve

En June kaj kune

En la muzikalo June kaj kune la sama kanto aperis en malpli longa versio, kantita de 'Martine' kaj 'Sara'.

Interreton prezentita dum IJK 2022

Teksto

Mi ne kaptas interreton
Mi ne kaptas interreton

Provas mi, tie ĉi, ĉu vifi’, kie ĝi?
Mi ne kaptas! Mi ne kaptas!

Mi moviĝas tra salon’
La signalo unu streko nur
En la mano telefon’
Elĉerpiĝas baterio
Baldaŭ ne plu energio
Mi ne havas, ho ho ho, ne ne ne
Sen sono, ve

Mi ne havas baterion
Mi ne havas baterion
Serĉas mi, konektil’, komputil', energi'
Elĉerpiĝas! Elĉerpiĝas!

Eksteraj ligoj

interreton.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)