Uzantaj iloj

Retejaj iloj


iru_en_vic_ni

Iru en vic ni!

MuzikoMelodio de “Fratoj al sun', libereco”
Esperanta tekstoG. ROZENBLAT
Tipotraduko

Teksto

Iru en vic' ni laŭtakta, —
Kaj plifortiĝos spirit',
Al libereco verfakta
Venos ni ne sen milit'.

Oni nin tenis en ĉenoj,
Longe turmentis malsat',
Pasis la temp' de malbenoj,
Sonas pri venĝ' horloĝbat'.

Estas jam temp' por komenci,
Al la batal' kun rapid'!
Ĉu ni ne povas intenci
Vivi sen ora bovid'?

Estas popolaj ni idoj,
De laboranta popol',
De la fratligo decidoj —
Nia devizo kaj vol'.

Tronoj ekzistas la brilaj
Pro laborista dormad';
Estu do preta pafilo,
La bajonet' kaj grenad'!

Agon kredante tre loga,
Vicojn lutinte per fer',
Iru batali aroge
Ni kontraŭ jug' de mizer'.

Per nia man' ni forigos
Premon de multa centjar',
Nin la laboro kunligos,
Flirtos la ruĝa flagar'.

iru_en_vic_ni.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)