Uzantaj iloj

Retejaj iloj


maja_marsxo

Maja marŝo

Teksto

Per verdo kaj floroj printempaj vestita
De l’ maj' tag' unua alvenis;
En ĉiuj terpartoj subite la voĉon
Popoloceano ekprenis:

Rekantaĵo:

Hodiaŭ laboros neniu —
Ni homan indecon akiru,
Kaj tiun ĉi tagon por festo elektu
Kaj pezajn katenojn disŝiru.

Kaj la laboristo hodiaŭ nur ĝuas
La vidon de l’suno radia,
Do tagon dediĉas al ĝojo, amuzoj,
Ĉar festo ja proletaria.

Rekantaĵo

Hej, fratoj! Hodiaŭ serenu la fruntoj!
Neniu el ni suferegu!
Kaj ĝoje forflugu al ni la momentoj!
Neniu hodiaŭ nin regu!

Rekantaĵo

Silentas la radoj, ne muĝas maŝinoj —
Sur verdo ripozu ni gasta,
La ĉarma naturo animon fortigu,
Ĉar venas batalo jam lasta.

Rekantaĵo

La mondo malnova elstreĉas jam fortojn
Kaj siajn fortigas altarojn,
Al nova aŭroro, potenca, terura
Perforte starigas ĝi barojn.

Rekantaĵo

Sur nia standardo ruĝiĝas signalo:
Fratec', egaleco, libero!
Unua de majo por ni ĉiam estu
La tag' de l’ popola afero!

Rekantaĵo

maja_marsxo.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)