Uzantaj iloj

Retejaj iloj


vesperkanto_dana

Vesperkanto

Esperanta tekstoH. E. Jensen
Tipotraduko
Originala titoloFred hviler over Land og By
Originala tekstoB. S. Ingeman

Teksto

La paco ĉie regas nun,
la mond' ne bruas plu;
al sia nubo brilas lun'
de la ĉiela blu'.

Profunde kuŝas en la lag’
la bildo de l’ ĉiel',
paŝtisto post pasinta tag'
laŭdkantas nun en bel'.

En la ĉielo, sur la ter'
eĉ ne sin movas vent';
ho, koro, ankaŭ sen koler'
vi dormu en silent'!

Venigu pacon, mia kor',
nun ĉesu la kverel';
ĉar vidu, en vespera hor'
eliras pacanĝel'!

Li estas gasto kiel vi,
sopiras al ĉiel',
surtere tamen restas li
en stelbrilada hel'.

Vesperan kanton diras li
por vi, la pacanĝel'!
Diversajn vojojn iras ni
al sama la ĉiel'. —

vesperkanto_dana.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)