Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----
Teksto | S. Ortega |
---|---|
Muziko | K. Itura |
E-teksto | Renato Corsetti - Mauro La Torre |
Kantas | Gianfranco MOLLE |
Origina titolo: Venceremos. Vidu ankaŭ alian tradukon: Venceremos.
Refreno:
Ja ni venkos, ja ni venkos,
ĉenoj mil jam ekpretas por romp';
ja ni venkos, ja ni venkos,
malriĉecon pelos ni for.
De la grundo patruja profunda
nun leviĝas popola la kri';
anonciĝas la nova erao
kaj ekkantas la tuta Ĉili'.
Memorante la bravan soldaton
kiu glore batalis ĝis mort'
ni unuaj la morton alfrontos,
al patrujo nenia perfort'.
Refreno
Kamparano, soldato, virino,
de l' patrujo student', laborist',
agu ĉiu por nia nacio,
ankaŭ vi oficist' kaj minist'.
Kaj la gloron ni semos en tero
komunisma ja estos la mond'
Kune ni historion estigos
de la estont', de la estont', de la estont'.
Refreno