Uzantaj iloj

Retejaj iloj


venceremos

Venceremos

Muzikoĉilia popolkanto
E-tekstoH. Micheel
MIDIvenceremos.mid

Noto: himno de Unidad Popular
Vidu ankaŭ: Ja Ni Venkos

Teksto

Venceremos, ja, ni venkos,
batu for ĉenojn por la popol'!
Venceremos, kaj ni venos
al liber' el mizera izol'!
Venceremos, ja ni venkos
batu for ĉenojn por la popol'!
Venceremos, kaj ni venos
al liber' el mizera izol'!

Ekde el fundo de l'patrolando
eklviĝis la vok' de l'popol',
la ĉilio, la tuta, per kanto
jam kuniĝas per nia parol'.
La kuraĝajn soldatojn ni vidas
kaj ekzemplon: agad' sen moral'.
Ni neniam hejmanojn perfidas,
estu nia kompara fanal'!

Venceremos, ja, ni venkos,
batu for ĉenojn por la popol'!
Venceremos, kaj ni venos
al liber' el mizera izol'!
Venceremos, ja ni venkos
batu for ĉenojn por la popol'!
Venceremos, kaj ni venos
al liber' el mizera izol'!

Metiistoj, soldatoj, kampistoj
kaj virinoj el nia ĉili',
oficistoj, studentoj, ministoj
plenumigas la devon de ni.
Ni semigos la kampojn per gloro,
socialista la est' en ĉili',
ni unuiĝas en daŭra honoro
plenumigi la devon de ni.

Venceremos, ja, ni venkos,
batu for ĉenojn por la popol'!
Venceremos, kaj ni venos
al liber' el mizera izol'!
Venceremos, ja ni venkos
batu for ĉenojn por la popol'!
Venceremos, kaj ni venos
al liber' el mizera izol'!

venceremos.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)