Uzantaj iloj

Retejaj iloj


je_cxiu_flank_po_tri

Je ĉiu flank' po tri

MuzikoRudolf Deke
MIDIje_cxiu_flank_po_tri.mid

Teksto

En la fenestro sidas
la belulin' Mari',
/:ses longajn buklojn portas
je ĉiu flank' po tri.:/

Jen preterpasas fraŭlo,
petole fajfas li,
/:ses harojn sub la nazo
je ĉiu flank' po tri. :/

Aliris li al Manjo
kaj donas li al ŝi
/:ses kisojn sur la vangojn
je ĉiu flank' po tri.:/

De l'alkurinta patro
subite kaptas li
/:ses ardajn vangofrapojn
je ĉiu flank' po tri.:/

je_cxiu_flank_po_tri.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)