Muziko | Rudolf Deke |
---|---|
MIDI | je_cxiu_flank_po_tri.mid |
En la fenestro sidas
la belulin' Mari',
/:ses longajn buklojn portas
je ĉiu flank' po tri.:/
Jen preterpasas fraŭlo,
petole fajfas li,
/:ses harojn sub la nazo
je ĉiu flank' po tri. :/
Aliris li al Manjo
kaj donas li al ŝi
/:ses kisojn sur la vangojn
je ĉiu flank' po tri.:/
De l'alkurinta patro
subite kaptas li
/:ses ardajn vangofrapojn
je ĉiu flank' po tri.:/