Uzantaj iloj

Retejaj iloj


jen_levas_sin

Jen levas sin

TekstoJeppe Aakjær
Esperanta tekstoPoul THORSEN

Teksto

Jen levas sin el nebuletoj Jutland'
kun valoj, montetoj, kampar',
kun dorso al sud' kaj al nordo la pland'
ĝi nestas ĉe dunoj kaj mar'.
Sed mankas trankvilo por sonĝo kaj rev',
ĉar pacon ne konas la bord',
sed frapas la ŝtorm',
ne eblas la dorm',
dum pugne martelas marfort'.

Ruliĝas la akvoj tra larĝa la val'
humile laŭ kurboj de l’ ter'
kaj glitas majeste al mar' en spiral'
neniam iĝante river'.
Sed vidu la glimon en frua aŭtun',
dum salmoj eksaltas en flu',
arĝentas la bril'
de l’ suno kaj mil
roseroj sur junkoj en sku'.

Erikoj susuras, kaj tintas sekal',
kraketas en ĉiu pajler',
vaporas la nuboj en kirla portal'
pelante ombregojn sur ter'.
Abeloj sin ĵetas ebrie laŭ mur'
survoje al hejma idar',
el fora pordeg'
sin levas la blek'
de eĥa ĉevala fanfar'.

Jen staris sur verda herbejo kaban',
kaduka pro ŝulda la prem'.
Kolbasoj sur ŝnur' estis ĉambra ornam',
kliniĝo kamentuba em'.
Ĉar flirtis hirundoj sub ruba tegment'
kaj floroj ĉe soklo kaj stuk',
sin plektis absint'
el nest-labirint'
kun ovoj sub verda sambuk'.

Ĉi-dome radŝpinis la mia patrin',
sub traboj kliniĝis la kap',
kaj mame ŝi nutris la fraton kaj min
kantante dum ŝpinrada frap'.
Ripozon ne trovis ŝi antaŭ la dorm'
sub ruĝa papava kovril'.
Se premas ĉagren',
kaj troas la pen,
pilgrimas mi ŝin en humil'.

Ĉar kiom valoras mizera la viv'
kun trompoj kaj vana vantec'
sen junka loketo ĉe vala dekliv'
por koro tremiga kares'!
Se ne ni migradus de plej fora mar',
eĉ kurbaj kaj sulkaj ĝismort',
al kluka kviet'
de la riveret'
kisita infane sen vort'.

Benata vi land', kie loĝas en vent',
popolo de mank' kaj sufer',
senhejme mi vagis mem sen la pretend'
al peco de via la ter'.
Al mi vi donacis la vivon kun dev'
kantadi pri hejma medi'.
Sonoru la lir',
ĝis ĉesos la spir'
en tombo dotita de vi.

jen_levas_sin.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)