Jen mia amatin'

Muzikohungara popolkanto
E-tekstoKálmán Kalocsay
Origina titoloEz az én szeretőm
MIDIjen_mia_amatin.mid

Jen mia amatin', brunulin' gracia,
Kiel la ruĝa pom' ruĝas vango ŝia.
Ruĝa pom', dolĉa pom' kreski ĉie povas,
Sed tia belulin' sin nenie trovas.

Se vi ensalutus, vi povus komenti.
  • jen_mia_amatin.txt
  • Lastaj ŝanĝoj: 04.11.2015 14:03
  • (ekstera redakto)