Jen mia numero

Kantas Team, Habera/ Hevier - Martinelli

Ĉu povas esti vi grava
veninte el sonĝoj, lud' kaj kin'?
Cirkulas dir', eble prava,
pri multaj, kiuj koncernis vin.

Tro diafanas la ombrelo
kaj pro tru' ne ŝirmas vin
kaj kion vi faru el ĝi?
Sekretaj faltoj
en la kor' ofendas vin…
telenvoku al mi!

Refreno:

Jen mia numero
alvoku kiam aperos solecoprem',
senta sincero
estas ĉe mi, amikem'…

Vi estas nur ajnulino
konata tra sonĝoj, lud' kaj kin',
sed ŝajnas ke mia destino,
estonte, certe koncernos vin.

Tro diafanas la ombrelo
kaj pro tru' ne ŝirmas vin
kaj kion vi faru el ĝi?
Sekretaj faltoj
en la kor' ofendas vin
telenvoku al mi…

Refreno
Enmetu vian komenton. Viki-sintakso estas permesata:
Se vi ne povas legi la literojn en la bildo, elŝutu tiun dosieron .wav por aŭskulti ilin.
 
  • jen_mia_numero.txt
  • Lastaj ŝanĝoj: 04.11.2015 13:59
  • (ekstera redakto)