Uzantaj iloj

Retejaj iloj


jen_viburno_floras

Jen Viburno Floras

Rusa kanto.

Teksto

Jen viburno floras kampe ĉe l'torent'.
Mi ekamis knabon je malgaja sent'.
Amas mi la knabon je malĝoja sort',
ĉar por la konfeso ne troviĝas vort',
ĉar por la konfeso ne troviĝas vort'.

Kaj ne kaptas scio naivulon lin,
ke pri li meditas iu junulin',
en la akvon flugas la viburna flor',
sed la am' knabina ne ekflugas for.

Sed la am' knabina floras ja sen fin'.
Kiel ekkuraĝi kaj eldiri ĝin?
Mi vagadas sola, muta pro timem'.
Kara mia, bona, vi konjektu mem.

jen_viburno_floras.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)