Rusa kanto.
Jen viburno floras kampe ĉe l'torent'.
Mi ekamis knabon je malgaja sent'.
Amas mi la knabon je malĝoja sort',
ĉar por la konfeso ne troviĝas vort',
ĉar por la konfeso ne troviĝas vort'.
Kaj ne kaptas scio naivulon lin,
ke pri li meditas iu junulin',
en la akvon flugas la viburna flor',
sed la am' knabina ne ekflugas for.
Sed la am' knabina floras ja sen fin'.
Kiel ekkuraĝi kaj eldiri ĝin?
Mi vagadas sola, muta pro timem'.
Kara mia, bona, vi konjektu mem.