Uzantaj iloj

Retejaj iloj


sub_mia_fenestro

Sub mia fenestro

Muzikofranca popolkanto
E-tekstoJosef Cink
Origina titoloDebat ma fenestro, aŭ Se canto
MIDIsub_mia_fenestro.mid

Fama okcitana kanto.

Teksto

Sub mia fenestro
najtingala kant’
sonas tutan nokton
por mi maldormant’.

Refreno:

La kanto birdeta
ne koncernas min,
estas ĝi por mia
fora amatin’.

Post montoj altegaj
ĝis la firmament’
kaŝas sin de mia
amatin-tegment’.

Montaroj, kliniĝu,
levu vin eben’,
por ke domon karan
vidu mi sen ĝen’.

Kompleze montaroj
vere klinis sin,
lasis mian vidon
al la amatin’.

sub_mia_fenestro.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)