Uzantaj iloj

Retejaj iloj


juna_kanto

Juna kanto

MuzikoRadim Kudla
E-tekstoVlasimil Novobilský
MIDIjuna_kanto.mid

Teksto

Serena stelo de la mond’
la nubojn densajn venku jam!
/:Lum’ via hela diru al la homaro,
ke venkis morton juna am’.:/

Minacan bruon de milit’
neniam timos nia gent’:
/:Hejmos surtere floro de feliĉo,
en koro ĉarmos vera homa sent’.:/

De norda neĝoregion’
ĝis varma suda sabloland’
/:Niaj salutoj flugu ventrapide,
tondre nun sonu nia ĝoja kant’.:/

juna_kanto.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)