Uzantaj iloj

Retejaj iloj


jxus_el_trinkejo_mi_venas

Ĵus el trinkejo mi venas de l’skat'

AŭtoroHeinrich von Mühler (1842)
E-tekstoFerdinand PFEIL
Origina titoloGrad aus dem Wirtshaus

Teksto

Ĵus el trinkejo mi venas de l' skat', —
Strangan vizion mi vidas en strat’:
Dekstre, maldekstre, ho nur iluzi’!
Strato, ebrie kondutas ja vi!

Luno vidiĝas kun stranga mien',
Povas ĝi iri per granda nur pen',
Estas fermita jam unu okul',
Hontu maljuna, ebria vagul’!

Ĉiu lanterno eĉ — kia surpriz’! —
Ŝanceliĝadas sur sia palis',
Flagras senhalte, mi vidas nun jam,
Estas ebria de ĉiu la flam'.

Ĉie en rondo nur revoluci',
Estas danĝera la strato por mi!
Estas foriri nun riska afer', —
Mi do reiros al vin' kaj bier'!

jxus_el_trinkejo_mi_venas.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)