Uzantaj iloj

Retejaj iloj


kaj_pensas_vin

...Kaj pensas vin

TekstoMogol
MuzikoLucio Battisti
E-tekstoPier Luigi CINQUANTINI

Origina titolo: …E penso a te

Teksto

Mi laboras kaj pensas vin
Mi revenas kaj pensas vin
Telefonas mi al ŝi kaj pensas vin
“Kiel vi?” mi pensas vin
“Ĉu ni iru?” mi pensas vin
mi ridetas basokule kaj pensas vin
Ne scias mi pri via far'
nek pri via kunul'
sed scias mi pri kio vi nun pensas
tro granda estas nia urb'
por paro kiel ni
konsciaj, senespere sin serĉantaj serĉantaj
“Malfruiĝis.” mi pensas vin
“Ĉu vi hejmen?” mi pensas vin
“Mi ne estis tre amuza.” mi pensas vin
En mallum' mi pensas vin
Okulferme mi pensas vin
Mi ne dormas kaj pensas vin.

kaj_pensas_vin.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)