Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----
Muziko | Tatjana Vinogradova |
---|---|
Esperanta teksto | Vladimir Minin |
Tipo | traduko |
Originala teksto | Galina Nebarakovskaja |
Jen finiĝis somero,
Ekdormetis Ĝarden'.
Foliar' efemera
Kvazaŭ oras sen ĝen'.
Severiĝis vizaĝoj
De soldatoj sur mont',
Kaj fluetas trans plaĝoj
Tomjo al horizont'.
Oriĝintajn foliojn
Kirlas vent' je superb';
Ĝi ŝancelas tiliojn.
Kaj sekiĝas la herb'.
Regas tute la teron
Fal' folia sen pen'.
Adiaŭas someron
Kampadeja Ĝarden'.