Muziko | Tatjana VINOGRADOVA |
---|---|
Esperanta teksto | Vladimir MININ |
Tipo | traduko |
Originala teksto | Galina NEBARAKOVSKAJA |
Jen finiĝis somero,
Ekdormetis Ĝarden'.
Foliar' efemera
Kvazaŭ oras sen ĝen'.
Severiĝis vizaĝoj
De soldatoj1) sur mont',
Kaj fluetas trans plaĝoj
Tomjo2) al horizont'.
Oriĝintajn foliojn
Kirlas vent' je superb';
Ĝi ŝancelas tiliojn.
Kaj sekiĝas la herb'.
Regas tute la teron
Fal' folia sen pen'.
Adiaŭas someron
Kampadeja Ĝarden'.