Uzantaj iloj

Retejaj iloj


proksime_estas_ni

Proksime estas ni

Teksto

Serĉas mi ĉie de longe jam, sed jes, jes, jes, vi alvenas.
Kvazaŭ en revo dolĉa pri am', ĉu vi, vi, vi, min komprenas.
Estos vi, en sunbril', en la sonĝ', estos vi, estos vi!!!

Refreno

Proksime estas vi, kiel bone;
duope estas ni, kiel bone;
dum belaj tagoj kaj krepusk' malhela
por hodiaŭo kaj morgaŭo bela.
Proksime estas vi, kiel bone;
proprigis mondon ni, kiel bone;
silentas ni kaj ĝuas amon nian,
por nun, por etern', por ĉiam.

Ni iros kune nur vi kaj mi, sed jes, jes, jes, jes valoras.
Ne ĉiam rozoj kreskos por ni, sed sort', sort', sort', nin favoras.
Estos vi, en sunbril' en la sonĝ', estas vi, estas vi.

Refreno

proksime_estas_ni.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)