Uzantaj iloj

Retejaj iloj


kanto_de_sxiptrenistoj

Kanto de ŝiptrenistoj

Aŭtororusa popolkanto
E-tekstoA. Zisman
Origina titoloЭй ухнем
MIDIkanto_desxiptrenistoj.mid

Teksto

Tiru forte! Tiru forte!
Kaj refoje tiru forte!
Tiru forte! Tiru forte!
Kaj refoje tiru forte!
Ni kliniĝu dum oldlul'
kiel trunko de betul'.

Ajda, da, ajda.
Ajda, da ajda.
Kiel trunko de betul',
la gracia dum ondlul',

Tiru forte! Tiru forte!
Kaj refoje tiru forte.
Iras ni laŭ bordo nun,
kantas himnon al la sun'.

Ajda, da, ajda.
Ajda, da ajda.
Kantas himnon al la sun'.
Ej, ej, ŝnuregon forte plej.
Kantas himnon al la sun'.
Tiru forte! Tiru forte!
Kaj refoje tiru forte!
Eh, vi, Volgo, panj-river',
Ajda, da, ajda.
Ajda, da, ajda.
Vasta estas via sfer'.
Hej, ĝi estas kara plej!
Volgo, Volgo, panj-river'.

Tiru forte! Tiru forte!
Kaj refoje tiru forte!
Tiru forte! Tiru forte!
Kaj refoje tiru forte!
Tiru forte! Tiru forte!

kanto_de_sxiptrenistoj.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)