Uzantaj iloj

Retejaj iloj


kanto_de_vaganto

Kanto de vaganto

Muzikobulgara popolkanto
E-tekstoRoman DOBRZYNSKI
MIDIkanto_de_vaganto.mid

Teksto

Milde blovetas zefiro vespera,
ondojn karesas en vasto sen lim'.
en hejm' vaganto al fora tero
en bark' veturas al malproksim'.

Ho, vi vaganto, kun sort' nekonata,
al kiu iras karesa la rev'?
Ĉu vi revenos al land' amata,
aŭ restos nur la ĉagren' kaj la dev'.

Eble finiĝos eĉ mi forgesita
tie sen larmoj de kara patrin',
eble al kantoj sort' ĉarmigita
sur tiu voj' min kondukos ĝis fin'.

kanto_de_vaganto.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)