Uzantaj iloj

Retejaj iloj


kanto_pri_nenio

Kanto pri nenio

Muziko
Teksto
Miĥail Povorin

Vi renkontas en tiu ĉi kanto konatajn tekstojn, melodiojn kaj - certe - tre konatajn temojn. Ne estas mirinde, ĉar la temoj estas vere tradiciaj…

(por tiuj, kiuj ne konas rusan lingvon: “sovsem uĵe pusto” signifas “tute jam malplenas”)

(krome, estas uzita muziko el popularaj esperantaj kantoj)

Teksto

Am E7
Skribil' en la mano, surtable kajero,
Am
la kapo sen plano, la kor' kun espero.
A7 Dm
Mi turnas al sorto min kun sola pet',
G7 C E7 G7
ke venu nur vorto al povra poet'.
C G7 C
Sed la sorto ridas, ridas kun fier',
G7 C Dm E7 Am
jen mi kion vidas en la horo de mizer':

Am
Gitaro, arbaro, somero, tendaro,
E7
renkonto en Esperantuj'.
Kun plena feliĉo dum la renkontiĝo
Am GFE
ekĝoju ni ĉiuj kaj tuj.
Am
Sur brust' verda stelo, sub nokta ĉielo
A7 Dm
eksonu tuj forte la kant'
F Am
pri amo sen fino, pri bela knabino
Hb7 E7 Am
kaj, certe, pri “LA Esperant'”.

C
Komencantoj, komencantoj,
Hb A7
bone lernu Esperanton,
Dm Hb
ĉar sen tio ne komprenos
Dm E7
vi eĉ tiu simpla kant'.

Ho mia tre kara, sopira, amara,
mi amos vin ĉiam sen ĉes'.
Doloro en koro, la vivo sen floro,
kaj mankas kareŝ kaj forges'.
Pri tiu ĉi sento rakontos la vento
laŭ sonoj de mia gitar'.
Jen suno kaj luno, somero, aŭtuno,
ĝis nova renkont', amikar'.

Am A7 Dm G7
Dum tuta jar', dum tuta jar'
C A7
logis nin renkonto,
Dm E7
Dum tuta nokto ĝis aŭror'
Am A7
revis mi pri kant'.
Dm G7
Verkiĝis nur de versoj par',
C A7
kia estas honto!
Dm E7
Aŭskultu do, aŭskultu do,
Am
ĉiu dezirant':

Denove la vojo, malĝojo kaj ĝojo,
simile al la mara ond'.
En kapo kaj brusto SOVSEM UĴE PUSTO
kaj sola mi iras en mond'.
En mia animo teruro kaj timo,
ne venas inspir' kun persist'.
F Am
Nu, kio do estos, se nur ĉiam restos
Dm Hb7 E7
en kantoj de esperantist':
Gitaro, arbaro…

kanto_pri_nenio.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)