Uzantaj iloj

Retejaj iloj


kantoj_miaj_idoj_ravaj

Kantoj, miaj idoj ravaj

Muzikoĉeĥa popolkanto
E-tekstoJan Filip kaj Karel Filip
Origina titoloPísně, dcery ducha mého
MIDIkantoj_miaj_idoj_ravaj.mid

Teksto

Kantoj, miaj idoj ravaj,
de la kor' filinoj slavaj,
vin mi sendas al homar.'
Ho, infanoj mildaj, iru,
ĉarmon de la sent' admiru
en patruja herbejar'.

Al arbaroj, al herbejoj,
al dometoj, al kasteloj
iru kanti sen fier'.
Se vin malhumila homo
pelos for de sia domo,
al li kantu en ekster'!

Frapu vi je pordo ĉia,
bela sono melodia
estas ĝoj' por bona kor',
por maljuna, por infano,
por junul' en ama flamo,
por knabin' en dolĉa hor'.

Kaj se iu vin rekonos
kaj demand' el lipo sonos:
“Vin alsendis kiu hom'?”
Tiu, kiu oran donon
ne volus eĉ reĝbastonon
ŝanĝi por la ĉeĥa nom'.

kantoj_miaj_idoj_ravaj.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)