Kial vi fiks-rigardas

TekstoN. Nekrasov
E-tekstoJosef Cink
Origina titoloЧто ты жадно глядиш на дорогу
MIDIkial_vi_fiksrigardas.mid

Teksto

Kial vi fiksrigardas al vojo,
staras de amikinar' ĉe flank',
/:via kor' pli ekbatas pro ĝojo,
ruĝas pro emoci' via vang',:/

Kial post trojko traveturanta
kuras vi tuj kun urĝa rapid'?
/:Ja en ĝi oficir' eleganta
vin rimarkis nun per sia vid' .:/

Plaĉ-rigardi vin, kia demando,
vin ekami, ĉu longa cerbum',
/:ĉe vi flirtas viola rubando,
en harar' nigra kiel mallum'.:/

Ne rigardu ĉagrene la vojon,
ne rapidu post trojko jam for,
/:ŝovu for maltrankvilan malĝojon
baldaŭ por ĉiam el via kor'.:/

QR-Kodo
QR-Kodo Kial vi fiks-rigardas (generita por kuranta pagxo)
Amikaro

http://www.ikso.net