Uzantaj iloj

Retejaj iloj


kiam_amos_mi

Kiam amos mi

Teksto/MuzikoE. HEYMAN - V. YOUNG
E-tekstoSergio DOCAL
KantasAlberta CASEY

Origina titiolo: When I fall in love

Teksto

Kiam amos mi, mi por ĉiam amos aŭ neniam amos mi.
En ĉi mondo malkvieta am' finiĝas eĉ antaŭ l'komenc’
Kaj tro multaj sub-lun-kisoj ŝajne velkas ĉe l’suna varmec'.
Kiam amos mi, mi tutkore amos aŭ neniam amos mi,
Kaj tuj kiam mi eksentas ke samsentas vi
Jen kiam mi ekamos vin. (2-foje)
kiam_amos_mi.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)