Teksto/Muziko | E. HEYMAN - V. YOUNG |
---|---|
E-teksto | Sergio DOCAL |
Kantas | Alberta CASEY |
Origina titiolo: When I fall in love
Kiam amos mi, mi por ĉiam amos aŭ neniam amos mi.
En ĉi mondo malkvieta am' finiĝas eĉ antaŭ l'komenc’
Kaj tro multaj sub-lun-kisoj ŝajne velkas ĉe l’suna varmec'.
Kiam amos mi, mi tutkore amos aŭ neniam amos mi,
Kaj tuj kiam mi eksentas ke samsentas vi
Jen kiam mi ekamos vin. (2-foje)