Uzantaj iloj

Retejaj iloj


kiam_flirtas_niaj_flagoj

Kiam flirtas niaj flagoj

Teksto

Kiam flirtas niaj flagoj
ni veturas trans la mar',
por tramigri fremdajn landojn,
nun adiau amikar'!
Brilas la suno,
flugas nubaro
sonas la kantoj
super la mar'.

Radiante, brilas suno,
feliĉigas ĉiam nin,
sed ni ankaŭ ne malĝojas
se vualas nuboj ĝin.
Blovas ventegoj,
muĝas ondaro,
kantas ni kantojn,
gaje en ĥor'.

Ni pasiaj mondvagantoj
migras sub la stela mar';
niajn kantojn ni kantadas,
ke vekiĝas dormantar'.
Kiam la nova
tag' komenciĝas,
for ni jam estas
en fremda land'.

Lumen al la montaj pintoj
logas kelka kruta voj';
Nur antaŭen! Ne hezitu!
Ĉiam migru ni kun ĝoj'!
Super nubaro
celo nun brilas,
vasta la rondo,
neĝa montar'.

kiam_flirtas_niaj_flagoj.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)