Uzantaj iloj

Retejaj iloj


kiam_mi_restas_sola

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----

Kiam mi restas sola

MuzikoĴomart kaj Nataŝa
Esperanta tekstoĴomart kaj Nataŝa
Esperanta plenumoĴomart kaj Nataŝa
Tiponova teksto

Teksto

Kiam mi restas sola
Kiam neniu min vidas
Kun vi mi interparolas
Al vi mi pense rapidas

Kiam delonge estas
Mi sen viaj leteroj
Malamas mi poŝtkeston
Malbonas miaj aferoj

Kiam forgesas mi sonon
De voĉo mallaŭta via
Mi kantas malnovajn kantojn
Kiujn kantis ni iam

Mi kantas malnovajn kantojn
Kiujn kantis ni iam

Se mi vian forgesos vizaĝon
Se iam okazos tio
Do nepre mi devos vojaĝi
Eĉ Dio ne scias ĝis kiam

Denove mi devos vojaĝi
Ĝis kiam, ĝis kiam, ĝis kiam

Kiam forgesas mi sonon
De voĉo mallaŭta via
Mi kantas malnovajn kantojn
Kiujn kantis ni iam

Eksteraj ligoj

kiam_mi_restas_sola.1609024386.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)