Muziko | Ĵomart kaj Nataŝa |
---|---|
Esperanta teksto | Ĵomart kaj Nataŝa |
Esperanta plenumo | Ĵomart kaj Nataŝa |
Tipo | nova teksto |
Kiam mi restas sola
Kiam neniu min vidas
Kun vi mi interparolas
Al vi mi pense rapidas
Kiam delonge estas
Mi sen viaj leteroj
Malamas mi poŝtkeston
Malbonas miaj aferoj
Kiam forgesas mi sonon
De voĉo mallaŭta via
Mi kantas malnovajn kantojn
Kiujn kantis ni iam
Mi kantas malnovajn kantojn
Kiujn kantis ni iam
Se mi vian forgesos vizaĝon
Se iam okazos tio
Do nepre mi devos vojaĝi
Eĉ Dio ne scias ĝis kiam
Denove mi devos vojaĝi
Ĝis kiam, ĝis kiam, ĝis kiam
Kiam forgesas mi sonon
De voĉo mallaŭta via
Mi kantas malnovajn kantojn
Kiujn kantis ni iam