E-teksto | Kikunobu Matuba |
---|---|
Origina titolo | Takeda no komoriuta |
Malfacila temp’ min trafos
post la Ulamban':
min per neĝo ventoj pafos,
krius pli l’ infan’.
Rekantaĵo:
Ĝi ne ĉesas min altiri
El trans vilaĝlim’!
Min ĝojigos plu nenio,
se en Ulamban’,
ĉar mi estas sen obio;
ve, sen eĉ ĵiban'!
Rekantaĵo
Ĝen’ por mi, ho vartistino
beba la kri-ag’!
Malgrasiĝas mi sen fino,
ho ve, tag’ post tag'.
Rekantaĵo
Kiel volus mi tuj iri
al gepatra hejm’!
Ĝi ne ĉesas min altiri
el trans vilaĝlim'!