Uzantaj iloj

Retejaj iloj


kiam_ruga_flago_plauxdas

Kiam ruĝa flago plaŭdas

TekstoOskar Hansen
Esperanta tekstoC. Graversen

Teksto

Kiam ruĝa flago plaŭdas
en serena festveter',
ĝi prikantas, dum mire mi aŭdas,
la prosperon de nia afer';
kaj ekstaras mi spite-ribele
impetega pro fort-erupci',
ĉar la flago ja ruĝas surĉiele,
kiel ruĝas la sango en mi.

Mia patro sin rektigis
ĉe fanfaro de l’ standard',
lian koron bategi instigis
ĝia ruĝa fiero kaj ard'.
Tiun ruĝon mi amas honore,
jam de kiam min vartis patrin'
kaj rakontis solene kaj elkore
pri la fajra standard-karmezin'.

Kaj mi vidis la luktadon
por estonta fora cel',
mi vidadis la sklavo-brigadon
vireciĝi ĝis alta nivel';
kaj kondukis la ruĝa standardo
en venteg', en muĝanta batal',
kaj sub ĝi laborista avangardo
kreis mondon kun justa moral'.

Tiu flago de la peno
estu al la junular'
la impulso en kor' kaj tendeno
por frakaso de ĉiu limbar'.
Ĝi antaŭis je paca laboro,
kaj dum vokis batal-alarmil';
kaj sub ĝi ni kunigos kun fervoro
tutan mondon porpac' kaj trankvil'.

kiam_ruga_flago_plauxdas.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)