Kiu estas homa nul'?

MuzikoMelodio de "Wann wir schreiten Seit' an Seite"
Esperanta tekstoJ. BURGER
Tipotraduko

Kiu estas homa nul'?
Kiu serĉas vantan gloron,
Aŭ tro alta taksas oron,
Aŭ nur konas sklavlaboron, —
/: Tiu estas homa nul'. :/

Kiu vivas kiel best'?
Ĉiu, kies sola fako
Estas pensi pri stomako,
Pri seksaĵoj aŭ konjako, —
/: Tiu vivas kiel best'. :/

Kiu estas homtrompul'?
Kiu montras al ĉielo
Sed zorgante pri mielo
— La surtera — en barelo,
/: Tiu estas homtrompul'. :/

Kiu estas malamik'?
Kiu por si mem bonstatas
Dum alia hom' malsatas,
Kiu homojn ekspluatas, —
/: Tiu estas malamik'. :/

  • kiu_estas_homa_nul.txt
  • Lastaj ŝanĝoj: 04.11.2015 14:01
  • (ekstera redakto)