Uzantaj iloj

Retejaj iloj


kiu_estas_vi

Kiu Estas Vi

Teksto

Kiu estas vi? Kie estas vi?
El pasinto venas melodio, kantanta pri la viv'…
Mi malfermis jam
la fenestron, sed
ne ekbrilis suna flam',
ne ekkantis freŝa vent'…

Refreno:

Mondo estas dezert' sen vi, amato mia…
Rondo estas fermita - provu ĝin disŝiri vi…
Tiel laciĝis stelojn mi admiri,
sed ree kantas melodi'…

Ĉu revenos vi al gepatra hejm'
Pro la sonĝo fantasia, kiel rava ora sejn'…
Ĵus demandis mi:
“Kio estas viv'?”
El animo venis melodio,
kantanta nur pri vi…

Refreno
kiu_estas_vi.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)