Muziko | Take Rentaro |
---|---|
Teksto | Doi Bansui |
E-teksto | K. Ossaka |
Origina titolo | Haru koo-roo-no |
MIDI | la_luno_super_la_kastelruinoj.mid |
Ĉe printempa flora bal’ en kastelloĝi’
en levata orpokal’ speguliĝis vi.
Kaj fiere super pin’ tiam brilis vi,
tamen nun revidi ĝin kie povas ni?
En aŭtuno ce l'tendar' blanka frostis ter',
for kun krio anserar' flugls en aer'
brilis ĉies lanca kling' lume ja pro vi,
tamen nun revidi ĝin, kie povas ni?
Super la kastelruin' vi lumadas nun
temp' ne tuŝis sole vin, ho, eterna lun',
ĝin ornamas nur heder' sur ruina mur',
harpas ĉe la konifer' vane ventmurmur'.
En la regno' de ĉiel' ŝanĝas sin neni'
pasas la feliĉ, bel', ĉio for ĉe ni,
kiel atestanto do, ĉu vi staras nun
super la ruinoj, ho, fierega lun?