Uzantaj iloj

Retejaj iloj


la_infanoj_sen_sperto_pri_la_milit

La infanoj sen sperto pri la milit'

Teksto

Post la fino de la milit' ni naskiĝis el horizont',
sen memoro pri la milit', kreskis ni en tiu-ĉi mond' .
Nun plenaĝuloj estas ni, ekpaŝas ni kun esper',
Sur lipoj vibras melodi' de l'kant por paco kaj liber'.
Jen la nomo ĝusta por ni ĝin memoru vi sen hezít':
La infanoj de la epok' sen sperto pri la milit'.

Se vi amas ruĝon de flor', kaj la bluon de la ĉiel',
Kaj se brilo de la ridet', ĉiam ŝvebas kiel juvel',
ne gravas kiu estas vi, nek nomo, nek karier',
Ni kune iru sur vojet', tra sunradioj de vesper'.
Jen la nomo ĝusta por ni, ĝin memoru vi sen hezit':
La infanoj de la epok' sen sperto pri la milit'.

la_infanoj_sen_sperto_pri_la_milit.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)