Klementin / Klementajn
E-teksto | H. W. Holmes |
---|
Usona popolkanto, prilaborita de A.Vizgirdas. Estas konataj 2 diversaj traduk-versioj.
Teksto - 1
En kaverno, en kanjono laborante je la min'
vera mastro estis patro de filino Klementin.
Mia kara, mia kara, mia kara Kelementin,
vi perdiĝis por ĉiame, bedaŭrinde Klementin.
Elefante tre gracia delikata pezulin' ,
pakaĵkesto taŭga vesto por pied' de Klementin.
refreno
Anasidojn al la akvo ŝi kondukis laŭ rutin' ,
Falis glite, kaj subite subakviĝis Klementin.
refreno
La vezikoj el la buŝo bobelsone tiris sin,
mi kuraĝas sed ne naĝas, tiel dronis Klementin.
refreno
Teksto - 2
En kanjono ĉe la mino
Esti povas kie ajn,
Labormastro estis patro
De l' filino Klementajn.
Refreno:
Mia kara, mia kara, mia kara Klementajn,
Malaperis por ĉiame, bedaŭrinde Klementajn.
Elefante ŝi gracias
Pezas kvazaŭ longa trajn'
Granda kesto - taŭga vesto
Por pied' de Klementajn.
refreno
Anasidojn al rivero
Kondukante laŭ verŝajn'
Falis glite kaj subite
Subakviĝis Klementajn'
refreno
Savi endis amatinon.
Riska tamen - tiu gajn'!
Mi kuraĝis, sed ne naĝis,
Tiel dronis Klementajn'.
refreno
-ls-
- klementajn.txt
- Lastaj ŝanĝoj: 04.11.2015 13:57
- (ekstera redakto)
Diskuto