Uzantaj iloj

Retejaj iloj


komencantoj

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----

Komencantoj

Melodio kaj muziko de Vladimir Soroka

Teksto

C F G
A, bo, co, ĉo, do, e… (2-foje)

Am Dm G C
La unuan lecionon jam komencis kursgvidanto.
F Dm E
Komencantoj lin aŭskultas kun tre granda interes'.
Am Dm G E
Flanke sidas prezidanto, nia kara prezidanto
Am Dm E Am
Kaj rigardas komencantojn kun espero kaj kares'.

Refreno:

C
Komencantoj, komencantoj,
A7 Dm
Bone lernu Esperanton
F
Kaj akiros vi amikojn
Dm G
En la land' Esperantuj'.

Ni ja iam ankaŭ estis nur timemaj komencantoj,
Sed malfortaj ni ne estis - tiam juna estis kor'.
Kaj ĝis nun ni kantas kantojn, tiujn la plej glorajn kantojn --
La unuan lecionon ĉiu gardas en memor'.

Baldaŭ iĝos vi la samaj spertaj gesamideanoj
Kaj la vasta verda mondo estos via por ĉiam'.
Plivastiĝu nia rondo! Plifortiĝu niaj vicoj!
Por fidelaj geamikoj Esperanto estu am'.

A, bo, co, ĉo, do, e… A, bo, co, ĉo, do, e…

Aŭtora redakcio de la dua strofo:

Ni ja iam ankaŭ estis nur timemaj komencantoj,
Sed malfortaj ni ne estis - tiam junaj estis ni.
Kaj ĝis nun ni ŝatas kantojn, tiujn la plej belajn kantojn.
La unua leciono ŝajnas rava simfoni'.

Eksteraj ligoj

komencantoj.1172595382.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)