Kondutu silente, fraŭleto

Muzikoslovaka popolkanto
Origina titoloAnička, dušička, nekašli
E-tekstoEduard V. TVAROŽEK

Vidu ankaŭ Anjo karega, ne tusu ja

Kondutu silente, fraŭleto,
nokte ĉe mi en la ĉambreto,
[: ĉar se vin oni ĉe mi trovos,
al mi vi veni ne plu povos. :]

Ni devus disiri por ĉiam,
vidi vin povus mi neniam,
[: estus malĝojega mia kor’
ĝi krevus pro la granda dolor’. :]

  • kondutu_silente_frauleto.txt
  • Lastaj ŝanĝoj: 04.11.2015 13:59
  • (ekstera redakto)