Muziko | slovaka popolkanto |
---|---|
Origina titolo | Anička, dušička, nekašli |
E-teksto | Eduard V. TVAROŽEK |
Vidu ankaŭ Anjo karega, ne tusu ja
Kondutu silente, fraŭleto,
nokte ĉe mi en la ĉambreto,
[: ĉar se vin oni ĉe mi trovos,
al mi vi veni ne plu povos. :]
Ni devus disiri por ĉiam,
vidi vin povus mi neniam,
[: estus malĝojega mia kor’
ĝi krevus pro la granda dolor’. :]