Uzantaj iloj

Retejaj iloj


forgxistoj_ni

Forĝistoj ni…

Teksto

Forĝistoj ni, amik' martelo,
Feliĉ-ŝlosilojn forĝas ni.
Leviĝu peza, la martelo,
En ŝtalan bruston frapu, frapu, frapu vi!

Kun ĉiu frapo de la martelo
Disfalas prem', fortiĝas ni
Kaj sur kamparoj de la tero
Popol' premata levas, levas, levas sin.

Forĝistoj ni de l’ novsocio,
Plej bonon nur deziras ni,
Ne vana estos peno nia,
Do per martelo frapu, frapu, frapu ni!

forgxistoj_ni.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)