Esperanta teksto | M. C. BUTLER |
---|---|
Tipo | traduko |
Originala plenumo | Y Saith Gysgadur (Dadl Dau) |
Originala teksto | W. MAYNARD |
Iam edzo kaj edzin'
konstante disputadis,
bruis ĝis la taga fin'
kaj lange bataladis.
“Nun,” diris ŝi,
“cedu al mi,
aŭ mi vin admonos!”
“Ne!” diris li,
“kredu al mi:
neniu min ordonos.”
Knaboj ĉe rikolta fin'
postkuris la knabinojn:
ŝi ekvidis ankaŭ lin
ĉasadi junulinojn.
“Jen!” diris ŝi,
“restu ĉe mi,
for junulan rolon”!
“Ne!” diris li,
“aŭdu al mi:
mi faros mian volon!”
Longaj jaroj pasis jam
ĉe malpacado tia;
ĝis venkite de la am'
ŝi diris: “Edzo mia,
ŝajnas al mi,
kara, ke vi
saĝon jam komprenis!”
“Jes,” diris li,
“same pri vi!”
Do paco fine venis!