Uzantaj iloj

Retejaj iloj


konfuzita

Konfuzita

MuzikoLuis FONSI
Esperanta tekstoSvetozar LAŜIN
Esperanta plenumo?
Tiponova teksto
Originala plenumoLuis FONSI
Originala tekstoLuis FONSI

Tio ĉi estas parodio de la fama kanto “Despacito”. Ĝi temas pri tio kiel eksterulo perceptas Esperanton kaj esperantistojn dum rekta viva kontakto.

La parodio estas pli mallonga ol la originala kanto.

Teksto

Mi
Sidas en kafejo apud la hotel',
En eksped' mi estas pro labor'.

Mi
Ripozi volas kaj por tiu cel'
Mendas du pokalojn da likvor'.

Tuj
Rekte apud mi aperas strangular',
Eksidas dekduope ĉe la granda tabl'
Kaj komencas klaĉi vigle kaj tumulte.

Mi
Volas subaŭskulti sed jen la problem':
Malgraŭ mia granda klero kaj lingvem'
Ne komprenas mi la lingvon tute!

Kon-fu-zi-ta,
Mi neniam estis tiel konfuzita,
Ŝajnas esti iu lingvo latinida,
Tamen al nenio estas ĝi simila.
Kon-fu-zi-ta,
Ne estas la itala nek eĉ la latina,
Sonas kiel stranga lingvamas' miksita,
Kaj por komprenado estas malfacila…

Eksteraj ligoj

konfuzita.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)