Uzantaj iloj

Retejaj iloj


la_gaja_migranto

La gaja migranto

TekstoJ. von EICHENDORFF
E-tekstoL. L. Zamenhof
E-tekstoLudwig Emil Meier
Origina titoloWenn Gott will rechte Gunst erweisen

Fontoj: el Eĥo Esperantista (red. Karlo Steier) kaj Esperantista kantaro. 1. Germanaj kantoj popolaj kaj studentaj, Ludwig Emil Meier. Berlino: eldonejo Hoffmann, 1907

Teksto

Se donas Di' al vi favoron,
Li sendas vin for el la dom',
Por montri sian mirlaboron,
La belan mondon al la hom’.

De l’ montoj riveretoj fluas,
Alaŭdoj kantas super mi,
Mi ankaŭ gajan kanton bruas
Al la tutmonda harmoni’.

Al Dio fidas mi kun ĝojo,
Li zorgas pri la tuta ter',
Li ankaŭ min sur mia vojo
Eterne gardos de l' danĝer'.

Teksto 2

Se Dio volas vin favori,
Li igas iri vin tra l'mond'
Por mirindaĵojn al vi montri
En sia kreitaĵa rond'.
La malviglul' en hejma domo
Ne ĝojas pro matena lum',
Lulanta la infanojn homo
Zorgadas li nur pro mastrum'.

Riveroj plaŭdas de l'montaro,
Alaŭdoj ĝojas en aer'; —
Ĉu mi ne kantu kun birdaro
Pro la de Dio bela ter'?

Kaj mi nur fidas bonan Dion,
Pro kiu konserviĝas ĝi;
Ĉu mi do zorgu, timu ion?
Pro li prosperos ankaŭ mi!

la_gaja_migranto.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)