Teksto/Muziko | Arthur SCHWARTZ - Howard DIETZ |
---|---|
E-teksto | Sergio Docal |
Kantas | Alberta CASEY |
Origina titolo: Dancing in the dark
Refreno:
Danci en mallum' ĝis la fino de l’nokt' nur vin mi,
Premi vin en la brakoj ĝis la plej lasta melodi’.
Flugas la temp', do dancu ni.
Celu al la lum' de am' nova brilanta dum la nokt'.
Mi vin havas, karulo, kaj mi ne serĉos plu, am',
Dancu en mallum'.
Ĉu oldiĝas io ajn malgraŭ am', plijunigas nin ĝi.
Aŭdu l'koron ĉi, iĝu part' de mi, estu nur unu, du ni.
Refreno